Gemma Freixas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gemma FREIXAS (Sant Cugat del Vallès, 1962) estas kataluna verkistino kaj ĵurnalistino. Magistrino en filozofio el la Universitato de Barcelono, ŝi eldonis artikolojn en la revuoj El Periódico de Catalunya, L'Avui kaj La Vanguardia, inter aliaj. Ŝi estas specialigita en rakontado de vojaĝoj.[1]

En la jaro 2013 ŝi ricevis la Premion Roc Boronat pro sia romano Casino de Santa Isabel, polica romano kie ŝi raportas la procezon de sendependiĝo de Ekvatora Gvineo laŭ la sperto de sia propra familio kiu vivis dum jaroj en la malnova hispana kolonio. En 2015 ŝi eldonis Malabo i les cendres kun simila temo.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Tanaka, un recorrido por la actual Myanmar (2003)
  • Djoliba, la curva del Níger en Mali (2009)
  • Casino de Santa Isabel (2013)
  • Malabo i les cendres (2015)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]